Julian Modest (Georgi Mihalkov), Bulgaria

Image Hosted by ImageShack.us

Julian Modest (Georgi Mihalkov) naskiĝis la 21-an de majo 1952 en Sofio. Bulgario. En 1977 li finis bulgaran filologion en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en revuo “Bulgara Esperantisto”. En 1977 li akiris diplomon pri instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. En Budapeŝto li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj “Hungara Vivo”, “Budapeŝta Informilo’, “Literatura Foiro”, Fonto”, “Mnato” kaj alaiaj. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis li instruas Esperanton en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”kaj en diversaj kursoj, en kiuj li instruas la Internacian Lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de Esperanto-movado. Li instruis laŭ diversaj metodoj, inkluzive Ĉe-metodo. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio.

Julian Modest estas aŭtoro de jenaj verkoj:

1. ”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.

2. ”La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.

3. ”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.

4. ”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

5. ”Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

6. ”Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.

7. ”Ni vivos! – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof – grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987

8. ”Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.

9. ”Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarecnto” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.

10. ”Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.

11. ”La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.

12. ”La argila kamelo” – novelaro, bulgarlingva. Eld.: Esperanto-societo “Radio” Pazarĝik, 2002.

13.”Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.

14.”Ripozo ĉe Kariboj” – novelaro bulgarlingva. Eldonejo: “Ĵanet” – urbo Plovdiv, 2006.

15.”Ribelo en 1906” (“Preobraĵenie Gospodne”) – romano bulgarlingva. Eldonejo: “Balgarska sbirka” – Sofio, 2008.

16.”Fuĝo” (“Bjagstva”) – romano bulgarlingva. Eldonejo: “Trud’ – Sofio, 2008.

17.”Iu eraris” Albert Wass – noveloj. Traduko de “Valaki tevedett” Elbeszelesek 1945-1950 – Wass Albert. En la eldonejo.

La dramoj “Pluvvespero” kaj “Enŝteliĝi en la koron” estis prezentitaj bulgarlingve en Sofio.

Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj.

Pluraj liaj noveloj el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn, anglan, kroatan, rusan, hungaran, japanan.

De 1999 li estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto” kaj estas membro de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio.

Nuntempe li estas unu el la plej aktivaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj estas en interreto.

Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto”. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiostacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de Esperanta PEN-klubo.


Deja un comentario