«Nevidebla knabo», rakonto, de Julian Modest, Bulgaria
Mi sidis en la parko, ĝuis la molan oktobran sunon kaj kvazaŭ mi estis en mirakla mondo. La branĉoj kaj folioj de olda juglanda arbo klinis sin super mia kapo kiel verda birda flugilo. Antaŭ mi ruĝis kaj flavis aŭtunaj floroj, similaj al etaj sunoj aŭ flametoj, kiuj brilis. Sur la aleoj kun infanveturiloj promenis junaj patrinoj, kiuj ridetis al siaj idoj en la veturiloj. Ŝajnis al mi, ke estis tre silente. Ne aŭdiĝis la ĉiutaga bruo, la infanaj krioj, la aŭtomobiloj, la siblo de la bremsiloj, kiuj ordinare alflugas de la proksima ŝoseo.
Mi sidis endronita en miaj pensoj kaj subite antaŭ mi aperis knabo. Mi ne vidis de kie li venis. Ĉu hazarde li ne eliris el sub la benko? La knabo silente staris antaŭ mi kaj rigardis min esploreme. Mi ŝajnigis, ke mi ne rimarkis lin kaj mi daŭrigis rigardi la junajn patrinojn, kiuj trnkvile, senzorge promenadis en la parko. Ili estis vestitaj en buntkoloraj aŭtunaj roboj kaj similis al belegaj nigroharaj kaj blondharaj feinoj.
La nekonata knabo daŭre senmove staris antaŭ mi, tio komencis inciti min kaj iom kolere mi alrigardis lin. Eble li estis sep aŭ ok jara, surhavis verdan pantalonon kaj ĉemizon je ruĝaj kvadratoj. Liaj haroj estis blondaj kiel helianto kaj liaj okuloj bluaj kiel globetoj, plenaj je infana scivolemo.
Mi ne eltenis, sed antaŭ ekparoli lin, la knabo min demandis:
-Sinjoro, ĉu vi vidas min?
Ĉion mi atendis, sed ne similan strangan demandon. Mi alrigardis lin pli atente. Jes, mi vidis lin, sed kion siugnifas lia demando.
La knabo ĝentile ripetis la demnadon:
-Sinjoro, ĉu vi vidas min?
-Kompreneble – respondis mi iom kolere – kaj ĉu vi vidas min?
-Jes, tre bone – diris la knabo.
-Kaj…
-Sed mi ŝatus demandi ĉu vi vidas min?
-Jes, perfekte. Jen, vi estas sep aŭ ok jara. Eble vi estas alta unu metron kaj dek centimetrojn. Vi surhavas verdan pantalonon kaj ĉemizon je ruĝaj kvadratoj. Vi estas blonda kaj viaj okuloj estas bluaj.
-Jes – diris la knabo, kontenta de mia respondo. – Do, vi vere vidas min.
Li turnis sin por foriri, sed mi haltigis lin.
-Kial vi demandis min ĉu mi vidas vin? Ĉu vi ne vidas bone?
-Mi bone vidas. Vi estas maljuna viro, blankhara, vestita en grizkolora kostumo kun pluvombrelo, malgraŭ ke estas varme kaj verŝajne ne pluvos, kaj vi surhavas rondĉapelon, sed ŝajnas al mi, ke foje-foje mi estas nevidebla, la homoj min ne vidas. Tial mi demandis vin ĉu vi vidas min?
-Ho, tio ne eblas – miris mi.
Verŝajne tiu ĉi knabo havis neordinaran fantazion aŭ eble li ne estis tute sana.
-Jes, oni ne vidas min kaj mi jam estas certa en tio – ripetis la knabo. – Ekzemple mi revenas de la lernejo, eniras hejmen, paĉjo sidas antaŭ la komputilo, mi diras al li “bonan tagon”, sed li ne rimarkas min kaj ne aŭdas min. Vespere panjo kuiras en la kuirejo. Mi eniras la kuirejon kaj demandas ŝin ĉu ŝi aĉetis por mi lernolibron pri angla lingvo, sed ŝi parolas telefone kun sia kolegino kaj ne vidas min, nek aŭdas min.
Antaŭ du monatoj mi konstatis, ke vere de tempo al tempo mi estas nevidebla. En la lernejo mi levas manon por respondi al la demando de la instruistino, sed ankaŭ ŝi ne vidas min kaj ŝi ekzamenas alian knabon aŭ knabinon.
Hieraŭ vespere paĉjo deziris diri ion sekretan al panjo, sed li ne rimarkis, ke ankaŭ mi estas en la ĉambro kaj li iom mallaŭte diris: “Mi devas subaĉeti la estron, por ke li ordonu, ke mi konstruu la novan ponton.” Mi ne komprenis pri kio temis, sed mi komprenis, ke paĉjo diris ion sekretan.
Ĉisemajne mi deziris kovinkiĝi, ke mi vere estas nevidebla. Mi eniris vendejon, mi prenis ĉokoladon kaj mi trankvile eliris sen pagi ĝin. Neniu min vidis nek rimarkis. Veronika estas la plej bela knabino en nia klaso. Ŝi havas hararon longan kiel akvofalon kaj ŝiaj okuloj estas ĉokoladkoloraj. Ŝia dorsosako estas la plej bela – blua kaj moderna. Dum la paŭzo mi proksimiĝis al ŝi kaj kisis ŝin. Mi opiniis, ke ŝi koleros al mi, ke ŝi eĉ ekploros, sed ŝi nur ruĝiĝis kiel pomo. Verŝajne ankaŭ ŝi ne rimarkis min. Jes, certe de tempo al tempo mi estas nevidebla. Mi ne scias ĉu tio estas bone aŭ ne. Foje-foje mi deziras paroli kun paĉjo kaj panjo, sed ili ne vidas min kaj ne rimarkas, ke mi estas apud ili. Hieraŭ panjo ploris kaj mi demandis ŝin kial ŝi ploras kaj kial ŝi estas trista, sed ŝi ne aŭdis kaj ne vidis min. Mi diris al paĉjo, ke Veronika estas la plej bela knabino en nia klaso, sed ankaŭ li ne aŭdis kaj ne vidis min. Li sidis antaŭ la komputilo kaj strabis la ekranon.
La knabo ekridetis kaj al mi ŝajnis, ke mi vidis la plej tristan knaban rideton. Mi deziris demandi lin kio estas lia nomo kaj kie li loĝas, sed li ekiris kaj mi nur eksentis lian ĝemsopiron.
JULIAN MODEST
Sofio, la 9-an de oktorbro 2010.
Amparo Fernández