sobre Boston
Edgar Allan Poe
La Korvo
Foje, en la hor’ noktmeza pri volumo stranga, peza
de scienc’ forgesiginta mi meditis kun enu’.
Preskau dorme, jam klinkape, jen, ekaudis mi, ke frape,
sur la cambropordo skrape, skrape sonas eta bru’.
«Vizitanto», mi murmuris, «sin anoncas per ci bru’,
certe, jes, nenio plu.»
Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza,
fantomombrojn flam’ mortkriza jetis jam tra l’ fornotru’.
Mi sopiris je l’ mateno, lege fugis de l’ cagreno
pri si, fea fenomeno supre trans ciela blu’,
kiun angelar’ L e n o r a nomas trans ciela blu’,
tere — ne nomata plu.
Min la trista, silksusura flustro de l’ kurten’ purpura
skurgis nun gis plej fantasta, ne sentita animsku’.
Por ke l’ koro pli kviete batu, diris mi ripete:
«Vizitanto enirpete frapas ce la slosiltru’,
nur malfrua vizitanto frapas ce la slosiltru’,
certe, jes, nenio plu.»